Fondo kaj Unua Estraro
 
La fondo de Esperanto-Asocio de Braziljo (EAB) okazis je la 21a de aprilo 1962, kiam estis elektita la jena estraro:
 
Prezidanto: Nelson Pereira de Souza
Vic-Prezidanto: Paulo Vieira da Silva
Sekretario: Alberto da Cruz Bonfim
Kasisto: Evaristo Manoel Pereira
 
En la 7a de januaro 1966, per la dekreto 57.608, la brazila federacia registaro koncedis al EAB la statuson de "organizo de publika utileco".
 
Akiro de Propra Sidejo
 
Post 22 jaroj de ekzistado kaj diversaj provoj konstrui aŭ aĉeti propran sidejon, en majo 1984, danke al la financa rezulto de la 66ª UK, finfine Esperanto-Asocio de Braziljo sukcesas konkretigi tiun revon: akiri propran sidejon.
 
Kelkaj Gravaj Eventoj Organizitaj de Esperanto-Asocio de Braziljo
  • XI Brazila Seminario de Esperanto - 15 – 18/julio/1976


  • 66ª Universala Kongreso de Esperanto - 25/julio/1981 – 01/aŭgusto/1981


  • 37ª Brazila Kongreso de Esperanto - 15 - 20/julio/2001